Karaj amikoj,
Nun
ke
ni
estas iomete pli, en Ełropo : gratuloj je la novalvenantoj !,
Esperanto devas klarigi sian aferon pri la sekseco de nia lingvo pro la
multeco da kulturoj, ał de homoj
tutsimple ; tiel estas klarigi gravan problemon kiu kushas en la
malhelpo kiu malpermesas, che kelkaj ełropeanoj, eksprimighi
lał sia menso.
Tiu grava interspaco en la bremso de nia lingvo che kelkaj inteligentaj personoj, povas esti facilege plilarghigata sen tushi ajne la Fundamenton, interspaco tie Esperanto estus vere nełtrala lingvo se, kaj nur se, oni adoptas tiujn veregajn simplajn modifetojn kiuj estas tutlogikaj lał la spirito de nia lingvo :
a) - oni legitimas la pluraligon de la pronomo *SHI* per *ISHI* ;
b)
-
oni
kreas sufikson signifante : "malino"
:
mi proponas la sufikson :
*ICH* kiel multaj aliaj homoj jam.
Do
:
- chiuj vortoj ighas reale -ne sen seksecon-, sed tutsimple -nedefinatan- sekson ;
- oni rekomendas la uzon de la vortoj *INO*, kaj *ICHO* kiel mallongo de 'homino' kaj 'homicho', anstatał de la nuna 'viro', kaj 'virino' (la plej stulta vorto de Esperanto por (hazarde ał pro kio ?) prinomi la hominon) ;
- oni ne plu rekomendas la uzon de la prefikso *GE*, kiu ekde nun, ne plu utilas char chiuj vortoj estas reale nełtralaj ; se oni bezonas sineksprimi lał LA spirito de la prefikso 'ge-', oni tutsimple pluraligas la vorton : katino plus katiro egalas -katoj-, char -kato- jam estas vere nełtrala vorto. "Saluton Sinjoroj" signifas reale "Saluton Sinjorino/j kaj Sinjoricho/j", "amikoj" signifas "amikino-j kaj/aux amikicho-j".
c)
-
pro
a) kaj b) oni preskał ne
plu bezonas krei du vortojn pli :
"matro" kaj "sororo" ('patrino' kaj 'fratino') char oni devigas uzi la
vorton 'patricho', kaj 'fraticho' anstatał la nunan uzon de 'frato' kaj
'patro' por primontri la 'virpatron' kaj la 'virfraton' ; kvankam, oni
devigis iam adopti la vorton "matriarka" en PIV !
Kial ne la vortoj "sororo"
kaj "matro" ? Char lał nia lingvo, ne eblas maligi
tiujn vortojn pro tio ke tiuj vortoj jam aperas tiel kiel "frato" kaj
"patro" ech lał la senco kiun mi inponas al ighi : cxu vi komprenas
Esperanton ?)
ch)
-
oni
donas al la pronomo *ONI* la jenan senson : " persona nedifinata
pronomo signifanta : iu ne sekse
konata
persono " PIV, char, tutlogike,
kiam oni ne konas iun sekse, oni ne povas scii chu estas shi
ał li, do, kompreneble, kiu -oni- estas !
Sed, fakte, aspektas ke, pri tiu punkto, la
chefa problemo rompas kun la signifo de la verbo "koni" kiu jam falis
en la bibla senso !
huuu ! Oni ne devas ignori ke Kolokscei kaj Vareinguein estis grave
relegiaj, ili, kiuj
rigidigis la lingvon per ilia gramatiko pri, chefe, tiu aspekto de la
esperant-lingva alproksimigho : estas ili kiu kreis kaj agnostis la
vorton "vir-ino" la plej stulta vorto de la esperanta lingvo.
Konsekvence, devas ni pluraligi *ONI* kiel *IONI* kiu egalas al 'ishi' kaj 'ili', t.e. lał la PIV : " la -homoj- ; multaj ał kelkaj -homoj- ". Eks. : Mia sororo kaj mia patro (-ał- mia fratino kaj mia patricho) promenas : ioni promenas (mi pensas ke la vorto "homo" estas -nełtrala-, ech plurale, chu ne ?).
d)
-
ke
oni pluraligas la vorton *GHI* lał la son-simileco de la aliaj
pronomoj kiel *IGHI*. (la besto manghas : ghi manghas ; la bestoj
manghas :
ighi manghas ; la planto kreskas : gxi kreskas ; la plantoj kreskas :
ighi krekas).
Rezume
:
nur per la adopto de la malina sufikso *ICH* kaj la tiela
sinsekvo
de la pronomoj
mi, ci, li, shi, ghi, oni
ni, vi, ili, ishi, ighi, ioni
nun, Esperanto aperas klara, eleganta, neseksista, seks-rajtegala, nełtrala, homa, internacia, relegia (se vi volas) KAJ malrelegia (se vi volas ; mi volas) sen ke la Fundamento estu ajne tushata : estas plufini logikecon de la lingvo kaj nur aldoni unu malina sufikso *ICH*.
Se
ne,
Esperanto jam estis, estas kaj estos proklamita tiel kiel oni ghin
proponas al ni, esence religia
lingvo (tiel estas : seksisma),
char oni devas KREDI ke ghi estas nełtrala, regula, senescepta (do..
kia tiu
strang-logika vorto vir-ino,
ktp) ał -puritana lingvo- ?
Ał chu Esperanto simple estas vere inteligenta, tiel estas ke ghi antałeniras la inteligentecon ? En tiu lasta kazo, mi ne bezonos min aldoni al alia internacia lingvo pli serioza, certe kaj facile (lał tiu vidpunkto) multe pli moderna kaj libera !
Basta !
Se vi ne komprenas ke tio estas facila afero adopti tiujn veregajn simplajn modifetojn cxe Espo,
iru tien => L i n G u N U x!
Alimaniere, blogo estas malfermita por priparoli